[Members] Z-Festo kaj Julie Schwartz

Steven D. Brewer sbrewer at bio.umass.edu
Fri Dec 4 10:19:44 PST 2015


Julie Schwartz proponas ke ŝi vizitos Amherst dum la semajnfino de la
12-13a de decembro por alporti aferojn por kontribui al la Boschen
kolekto. Ŝi proponas ke ni eble organizu Z-Feston dum ŝia ĉeesto. Ĉu oni
entute interesiĝas pri tio?

Mi sendis mesaĝon al Robert Cox por demandi ĉu eblas fari ion ĉe la
biblioteko ĉe UMass por ke ni alportu kaj la kontribuaĵon kaj aferojn
por manĝi k trinki por ke ni festu tie.  Li ankoraŭ ne respondis.

Se oni interesiĝas pri la ideo, ĉu unu aŭ alia tago estas preferinda? Mi
proponas dum la frua posttagmezo por ke Julie plej malmulte devos veturi
dum malhelo.

Se neniu interesiĝas, mi renkontiĝos kun Julie sole ie kaj akceptos la
skatolojn por transdoni.

-- 
Steven D. BREWER <sbrewer at bio.umass.edu>
http://www.bio.umass.edu/biology/about/directories/faculty/steven-d-brewer
Senior Lecturer II; Director, Biology Computer Resource Center
Kie timo, tie honto.


More information about the Members mailing list