[Members] Esperanto aferoj

Steven D. Brewer limako at bierfaristo.com
Wed Apr 26 13:28:13 PDT 2017


Kelkaj eroj:

Ulrich Lins venas al nia regiono. Li estos en Amherst je la 15a de majo. 
Mi kredas ke li vizitos la Yida Libro-centro matene kaj la holokaŭsta 
centro posttagmeze. Eble nia grupo volas proponi renkontiĝon ian?

Amikumu estas nova apo (programo por poŝtelefonoj) per kiu vi povas 
trovi proksimajn s-anojn. Ĝi haveblis sabate kaj lunde mi konstatis ke 
estis nekonata s-ano malpli ol unu kilometro for de mia oficejo.

MeKaRo okazas baldaŭ. Ĉu iu iras?

-- 
Steven D. BREWER <limako at bierfaristo.com>
http://blog.bierfaristo.com/
En sia dometo li estas atleto.


More information about the Members mailing list