[Members] Traduko de angla teksto, rilate al indiĝena lingvo

Frank Lappe frank.lappe at yahoo.de
Fri Dec 18 10:13:55 PST 2020


Saluton, gesamideanoj of Amherst !

Mi estas Frank Lappe, esperantisto el Frankfurto ĉe Majno.

Por libroprojekto, kiun mi antaŭpreparas, mi serĉas tradukeman esperantiston, prefere el via regiono. Temas pri rakontaro, eble antologio, sub komuna temo. Mi arigis jam preskaŭ 20 rakontojn el 15 fontolingvoj, en malsamaj tradukstatoj. La interesa afero estas, ke kelkaj maloftaj lingvoj (kiel fontolingvoj) troviĝos en ĝi, inter ili bretona, galega, eŭska kaj aliaj, eĉ la cimbra. Nun mi trovis belan rakonton, kiu bone konvenus en tiu kunteksto. Ĝi estas verkita de indiĝeno de la Abenaki tribo, do ne tre malproksime de via regiono.
https://en.wikipedia.org/wiki/Abenaki_language

Ĝi estis verkita en la angla, sed inspirita de Abenaki tradiciaj rakontoj. Do, ne malfacila ĝin traduki por vi aŭ alia anglaparolanta samideano. Mi havas kontakton kun la aŭtoro kaj li jam rajtigis min esperantigi kaj publikigi tiun belan rakonton.

Mi mem povus ĝin traduki, per la angla, sed mi jam tradukas la germanan rakonton en la rakontaro. Mi supozis, ke tio povus esti interesa defio por vi. Ĉu? La alia kialo, kial mi serĉas tradukiston, estas, ke tiu rakontaro estas ankaŭ tradukadprojekto. Ĉiu rakonto estas tradukata de samlandano. Povus esti ĉiu angloparolanto, sed ĉar la Abenaki tribo situas en via regiono, mi supozis, ke estus bona, se la tradukanto venus el tiu regiono. Ĉu mi povas interesigi vin pri tio? Tiam mi klarigos pliajn detalojn en la venonta mesaĝo kaj mi povas sendi la tekston. La libro publikiĝos en la venonta jaro kiel vera libro, do paperforme.


Mi antaŭĝojas vian respondon

Amike, Frank


More information about the Members mailing list