[Members] Ĉu Amherst viziteblas Esperante?

matljyv at meiliboxi.fi matljyv at meiliboxi.fi
Sun Jul 17 13:18:07 PDT 2022


Saluton al Amherst!


Mi scivolas, ĉu mi povus en Amherst gasti
ĉe esperantisto. Mi estas preta helpi
paroligi komencantojn, paroli kaj diskuti
kun progresintoj.

Mi flugos al Novjorko en la 29-a de julio
kaj poste partoprenos la UK-on en Montrealo.
La flugo hejmen same estos de Novjorko,
en la 23-a de aŭgusto. 

Fine de mia vojaĝo, iam inter la 14-a kaj
19-a de aŭgusto estus da tempo por viziti.
Mi ankoraŭ ne povis fari planon, kion
fari post la kongreso, ĉu resti en Kanado
k.a. Do, ankoraŭ ne estas certe. 

Iom pri mi: mi estas emerito, finno, 
delegito de UEA. En Montrealo mi konatigos
kongresanojn al tajĝiĉuano.  


Atendante vian respondon


kun deziro de ĉio bona

Matti Lahtinen
Helsinki 
Finnlando


More information about the Members mailing list